La Ondo de Esperanto estas internacia sendependa magazino en Esperanto. Fondita en 1909 kaj fermita en 1917, ĝi refondiĝis en 1991 kaj nun estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando). "La Ondo de Esperanto" ĉiujare okazigas Internacian Fotokonkurson kaj literaturan konkurson “Liro”. Ĝi kunordigas elektadon de La Esperantisto de la Jaro.Ĉefa retejo : La Ondo de Esperanto
Eldonisto : Halina Gorecka
Retpoŝta adreso : sezonoj (ĉe) kanet.ru
Eldona loko :Kaliningrado (Ruslando)
Ekapero : 1909-01-26
Oni diras nun! estas malofta sendependa eldonaĵo de la usona Esperanto-movado. Ni pretas diri ĉion -- eĉ la veron, se necese -- pri la sekretaj vivoj de la plej famaj esperantistoj. La redaktoro bonvenigas viajn demandojn, leterojn, "onidirojn" kaj fotojn.Ĉefa retejo : Oni diras nun !
Ekapero : 2007-01-01
La Praktiko estas instrua kaj amuza gazeto, eldonita de Cseh-Instituto.Ĉefa retejo : Raraj magazinoj ĉe Gazetoteko Lanti
Ekapero : 1939-01-02