La Ondo de Esperanto estas internacia sendependa magazino en Esperanto. Fondita en 1909 kaj fermita en 1917, ĝi refondiĝis en 1991 kaj nun estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando). "La Ondo de Esperanto" ĉiujare okazigas Internacian Fotokonkurson kaj literaturan konkurson “Liro”. Ĝi kunordigas elektadon de La Esperantisto de la Jaro.Ĉefa retejo : La Ondo de Esperanto
Eldonisto : Halina Gorecka
Retpoŝta adreso : sezonoj (ĉe) kanet.ru
Eldona loko :Kaliningrado (Ruslando)
Ekapero : 1909-01-26
La Brita Esperantisto estas oficiala revuo de Esperanto-Asocio de Britio; aperas printempe kaj aŭtune.Ĉefa retejo : La Brita Esperantisto
Eldonisto : Esperanto-Asocio de Britio
Retpoŝta adreso : eab (ĉe) esperanto-gb.org
ISSN :0007-067X
Ekapero : 1904-12-27
Le Monde de l'Esperanto estas 2monata revuo de Esperanto-France (UFE), parte en la franca, parte en Esperanto; franclingva ena kajero, 4paĝa: OKAZAS.
Ĉefa retejo : Abonilo
Retpoŝta adreso : mondo (ĉe) esperanto-france.org
ISSN :0775-7698
Ekapero : 2001-01-01
Israela Esperantisto estas kultura, prihistoria kaj movada revuo venanta el Israelo. Krom aktualaj kaj historiaj artikoloj, ĝi ankaŭ prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj tradukitaj samkiel originalaj.
Ĉefa retejo : Israela Esperantisto
Eldonisto : Esperanto-Ligo en Israelo
Retpoŝta adreso : ie (ĉe) esperanto.org.il
ISSN :1565-3315
Ekapero : 1958-12-30
Etnismo estas organo de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj). Ĝi informas pri etnaj aferoj.Ĉefa retejo : Etnismo
Eldonisto : IKEL
Retpoŝta adreso : ikel (ĉe) uea.org
Ekapero : 1972-09-16
La bulteno de Esperanto-USA estas la oficiala organo de Esperanto-USA, la landa asocio de esperantistoj en Usono. (Antaŭe la asocio nomiĝis "ELNA" kaj la bulteno nomiĝis "Esperanto-USA", sed nun la organizo mem nomiĝas "Esperanto-USA" kaj la bulteno nomiĝas "bulteno". :-) Ĝi eldoniĝas dumonate, kaj aperigas artikolojn en kaj Esperanto kaj la angla.Ĉefa retejo : Esperanto-USA
Retpoŝta adreso : bulteno (ĉe) esperanto-usa.org
ISSN :1056-0297