Kontakto

Kontakto estas soci-kultura revuo de TEJO, eldonata de UEA. Ĝi traktas plej diversajn problemojn de la socia vivo en la plej vasta kompreno de tiuj vortoj. Ĝenerale akceptatas kaj regule aperas en la revuo plej divers-temaj kontribuoj, kondicxe ke ili estas interesaj kaj ne rekte rilataj al la Esperanta mondo (ĉar "Kontakto" primare ne estas primovada revuo).
La individuaj membroj de TEJO ricevas la revuon "aŭtomate", tamen, kompreneble, kiu ajn povas aboni ĝin cxe UEA (ankaŭ per ĝiaj perantoj). La uzantoj, kiuj havas la konton ĉe reto.uea.org povas elŝuti ankaŭ la pdf-version de la revuo. Krome, malfortvidantoj povas mendi senpagan kasedan version. Jare aperas 6 numeroj. Unu numero jare aperas kun 4-paĝa aldonaĵo "Kakto".

Temoj : | Diversaj |

Lokoj : | Tuta mondo |

Lingvoj : | Esperanto (NUR) |


Eldonisto : UEA

Vikipedia ligilo

Retpoŝta adreso : kontakto (ĉe) tejo.org

ISSN :0023-3692

Ekapero : 1962-12-28