Bonvole helpu al riĉigo de La Esperanta Gazetejo : pli ol 500 gazetaj numeroj atendas enretigon !!!
Jen kelkaj informoj por helpi kunlaborantojn je enretigo de novaj gazetoj kaj gazetaj numeroj...
(Notu : kunlaborantoj rajtas partopreni diskutliston pri gazetejo.org - membriĝu per viaj kontaj agordoj ("Mia konto") aŭ vizitu http://gazetejo.org/mailman/listinfo/redaktistoj_gazetejo.org)
Rajtigo
Unua paŝo estas : kontakti responsulon pri celata gazeto, por peti permeson aldoni informojn pri lia/ŝia gazeto kaj eventuale por aldoni gazetajn numerojn en pdf-formato. Se ne eblas kontakti la responsulon, aŭ se la gazeto ne plu estas aktuala (fruaj gazetoj, ktp), oni povas provi aldoni ĝin... kaj esperi ke ne estos plendoj.
Krei gazeton
Post tio, vi devas krei gazeton. Klaku sur "redakti"-skatolon, kaj elektu "Krei Gazeton". Elektu titolon (nomo de la gazeto), kaj aldonu aliajn informojn laŭ via kapablo. Aldonu kovrilon kiu bone prezentas vian gazeton. Por scii kiel krei kovrilon el pdf-a numero, bonvole legu pli sube. En sekcio "Mallonga priskribo", ekzemple se celata priskribo estas "Ĉi-gazeto estas monata bulteno de grupo ABC, ne komencu per "Ĉi-gazeto estas", sed per "monata bulteno de". En subsekcio "loko(j)", elektu la temata loko, ekzemple se oni priskribas agadojn en Brazilo, do elektu tion. Eventuale eble tiu kategorio fandiĝos kun temo-kategorio. Kampo por "eldona loko" troviĝas pli sube. Se mankas iuj kategorioj kaj/aŭ se vi ŝatus helpi je strukturigo de kategorioj, bonvole kontaktu nin.
En sekcio "pliaj detaloj" vi povas ion ajn, ekzemple, listo de redaktistoj, ktp, kvankam eble plej taŭga loko por tiaj informoj ne estas gazetejo.org sed la libera enciklopedio Vikipedio. Bonvole kreu URL-on por via gazeto, sen spacoj kaj 'specialaj' literoj. Ekzemple : por "Momenton!" la URL-o estu "momenton" (iĝos : www.gazetejo.org/momenton"), por La Ondo de Esperanto la URL-o estu "ondodeesperanto" aŭ "laondodeesperanto", por "Ni ĉiuj" estu "nicxiuj" aŭ "niciuj" aŭ "nichiuj", ktp.
Krei gazetan numeron
Post kreo de gazeto, vi povas krei gazetajn numerojn. La titolo de la gazeta numero estas kio aperos ĉe ĉefa paĝo de gazetejo.org kaj en la rss-fluoj, do elektu taŭgan titolon, ekzemple "La Riverego #45" aŭ "La Riverego julio 2007" aŭ "La Riverego 07/07". Pri aldono de kovrilo legu pli sube. Elektu la gazeton (gravas, por ke via gazeta numero estu ligita al iu gazeto). Eldona numero kutime estas numero, sed se ne ekzistas, enskribu kiel ĉe la titolo (ekzemple "julio 2007" aŭ "07/07"). Vi povas alŝuti la gazetan numeron en pdf-formato ĉe gazetejo.org aŭ nur aldoni ligilon al la elŝuta loko ĉe alia retejo. Estas konsilata alŝuti la gazetan numeron ĉe gazetejo.org, eĉ se la gazeta numero jam elŝuteblas en alia loko, tiel estos almenaŭ du lokoj kie homoj povos elŝuti ĝin. Krome, tio ebligas nin krei statistikojn. Enskribo de artikolaj titoloj kaj aŭtoroj ja ebligas pli detalan serĉadon (http://www.gazetejo.org/search) sed ne estas deviga. Plej grave nun estas aldoni plej multe kiel eble da gazetaj numeroj kun pdf-aj elŝutebloj.
Krei antaŭpaĝajn bildojn (kovrilojn)
Ekzistas pluraj manieroj krei antaŭpaĝajn bildojn. Kutime, oni kreu la bildon (en jpeg, png, gif, aŭ simila formato) el la pdf-a numero, sed oni povas verŝajne krei el word aŭ corel-dokumentoj. Uzantoj de vindozo povas elŝuti programojn por aŭtomatigi bild-kreadon el pdf-dokumentoj, ekzemple :
Se vi konas aliajn programojn kaj trukojn, bonvole informu nin pri tio.